Mi revenis
Nov 09th 2009 04:13
Post iom da tempo, mi revizitis tiun retpaĝon kaj surprize, mi trovis ke jam oni povas elekti esperanton en la lingvo-listo. Mi gratulas al la homoj kiuj faris la peton. Dum tiu ĉi dua vizitado, mi miris pro tio, ke la eblecoj por la lingva praktikado pligrandiĝis. Mi ŝatas la manieron kiel oni povas korekti la tekstojn ekskribitajn de iu ajn. Tamen la ĝenerala stilo de la paĝo ankoraŭ aspektas, laŭ mi, iomete konfuziga, eble pro la amaso da menuoj kaj detaloj.
Dankon al la eblaj korentkontoj de mia teksto.
Dankon al la eblaj korektontoj de mia teksto.
Mi ŝatas la manieron laŭ kiu oni povas korekti la tekstojn skribitajn de iu ajn. 1)
Tamen la ĝenerala stilo de la paĝo ankoraŭ aspektas, laŭ mi, iomete konfuza, eble pro la amaso da menuoj kaj detaloj. 2)
Dankon al la eventualaj korektontoj de mia teksto. 3)
2) Transitivas la verbo "konfuzi"!
3) Eble vi celis 'eventualaj korektontoj'? Mi plukis la difinon de la Reta Vortaro:
Eventuala: Povanta okazi, depende de necertaj cirkonstancoj, ekz. 'La eventualaj profitoj de la afero.'
Elegante verkite! Espereble ankaŭ vi foje kontribuos al la korektado de tekstoj esperantlingvaj ĉi-retsitue.
Benjameno